Stanley Schachter

Stanley Schachter
Persona informo
Naskiĝo 15-an de aprilo 1922 (1922-04-15)
en Kvinzo
Morto 7-an de junio 1997 (1997-06-07) (75-jaraĝa)
en East Hampton
Ŝtataneco Usono Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato de Miĉigano
Universitato Yale
Masaĉuseca Instituto de Teknologio Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Edz(in)o Sophia Duckworth (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Infano Elijah Sloane Duckworth-Schachter (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo psikologo
universitata instruisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Stanley SCHACHTER (15a de aprilo, 1922 – 7a de junio, 1997) estis usona socipsikologo, kiu estas eble plej bone konata pro sia disvolvigo de la dufaktora teorio de emocio en 1962 kune kun Jerome E. Singer. En sia teorio li asertas, ke emocioj havas du ingrediencojn: nome fiziologia ekscitigo kaj kogna faktoro. La persona sperto de emocio devenas el la mensa konscio de la korpa fizika ekscitigo kaj el la klarigo kiun oni ligas al tiu ekscitigo. Schachter ankaŭ studis kaj disvastigis multajn verkojn pri la temoj de trodikiĝo, grupdinamiko, naskordo kaj fumemo. Enketo de la gazeto Review of General Psychology, publikigita en 2002, rangigis Schachter kiel la sepa plej citita psikologo de la 20a jarcento.[1]

  1. Haggbloom, Steven J.; Warnick, Renee; Warnick, Jason E.; Jones, Vinessa K.; Yarbrough, Gary L.; Russell, Tenea M.; Borecky, Chris M.; McGahhey, Reagan; Powell III, John L.; Beavers, Jamie; Monte, Emmanuelle (2002). "The 100 most eminent psychologists of the 20th century". Review of General Psychology. 6 (2): 139–152. doi:10.1037/1089-2680.6.2.139.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy